Barry SCHWARTZ (Barijo ŜVARC) (chemoelectric) wrote,
Barry SCHWARTZ (Barijo ŜVARC)
chemoelectric

La Skippy instigo (tradukita de la angla)

http://xnerg.blogspot.com/2005/08/skippy-challenge-this-is-not-about-red.html

La Skippy instigo

Ne temas pri ruĝaj ŝtatoj kontraŭ bluaj ŝtatoj…ne temas pri maldekstra kontraŭ dekstra…ne temas pri liberala kontraŭ konservativa…

La homoj en Luiziano, Misisipio kaj Alabamo estas usonanoj. Koncernas Usonon, kaj usonanoj kutime ĉiam prenis la bovon per la kornoj kaj forte eklaboris por helpi siajn bezonantajn samlandanojn.

Skippy donacis 100,01 dolarojn al la Ruĝa Kruco por uragano-asisto, kaj nun Skippy instigas ĉiujn, kiuj skribas politikajn blogojn, malsamideojn tute egale: Faru la samon.

Sed tio ne kompletigas la instigon. Skippy sekve instigas ĉiun anon de sia bloglisto (kiu ricevos retpoŝton kun ĉi tiu forta instigo), ke post kiam li donacis: (a) Blogu pri tio; (b) Sendu retpoŝton al ĉiu ano de sia bloglisto.

La 100 dolaroj estas por realigi ion. Se ĉiu politika blogo donacus 100 dolarojn, pensu pri la centoj da miloj da dolaroj, kiujn la Ruĝa Kruco povus uzi por aĉeti manĝaĵojn kaj provizaĵojn por la homoj, kiuj bezonas nun. Kaj la 1 cendo estas por ĉiujn sciigi, ke la donacoj venis de blogtopio (jes! ni inventis tiun vorton!) kaj ke ĉi-foje la blogoj gravas.

Se la servilo estas okupata, telefonu al 1-800 HELP NOW.

Se vi ne povas kontribui 100,01 dolarojn, donacu 50,01 dolarojn aŭ 20,01 dolarojn, aŭ almenaŭ donacu 5,01 dolarojn (la minimumon kiun la Ruĝa Kruco postulas, plus 1 cendo). Cedu la sabatan filmon ĉi-semajne, portu lunĉon anstataŭ iri al manĝejo, faru ion!

Usonanoj malsatmortas, kun neniu loĝejo, en kondiĉoj kiuj rapide degeneras. Estas la horo por eklabori kaj ekhelpi niajn samlandanojn! Ek!

  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your reply will be screened

    Your IP address will be recorded 

  • 0 comments