Mi provis Autofont nur per plain-TeX, do mi ne scias pri neatenditaj problemoj, kiuj eble okazas LaTeX-e. Mi opinias ke LaTeX aĉas (? sucks), sed mi foje uzas ĝin, ekzemple por leteroj. Mi volas pliofte uzi ConTeXt, kiu havas apartan tipan sistemon. Mi ankaŭ uzas plain-TeX aŭ eplain-TeX foje.
Videble mankanta estas kapablo, traktado de TrueType- kaj OpenType-tiparoj. Mi havas alian softvaron por traktado de PostScript-stila OpenType-tiparoj, kiun mi ne jam esploris; eble funkcias per tradukado de OpenType al multe da Type1-dosieroj. TrueType-stila OpenType-tiparoj verŝajne funkcius per softvaro, kiu povas trakti aliajn TrueType-tiparojn; sed tio faras oni demandi, kiel traktas TrueType. Mi esperas ke ne estas malfacile adapti la metodojn al TrueType-traktado.