Barry SCHWARTZ (Barijo ŜVARC) (chemoelectric) wrote,
Barry SCHWARTZ (Barijo ŜVARC)
chemoelectric

ConTeXt kaj eolingvo

Mi estas plejparte kontenta pri la laboro, kiun mi faris, krei
formon 'eoplain'. Tio estas plain-TeX kaj aldonaĵoj por
Esperanto, uzanta la kodon 'eolingvo', kiun mi elpensis. Mi efektive
desegnis la makroojn por encTeX, sed oni povas modifi ilin por
alia enigmetodo.

Mi tre dankas ilin, kiuj skribis dividstrekajn modelojn
esperantlingvajn. Tio estus tian laboron, kian mi ne volus fari.

Do mi direktis atenton al ConTeXt. Tio havas kapablon enigi
Unikodon, sed ĝin mi ne komprenas, kaj per encTeX la traduko
certe pli efikas ol makroa metodo. Do mi uzos encTeX denove kun
ConTeXt. Horojn antaŭe mi ekkomprenis kiel aldoni novan lingvon
al ConTeXt. Estas simple por mi, kvankam interne de
ConTeXt estas komplike. Tamen mi rimarkis ke estas dosiero en
la makroa fontkodo, 'lang-art.tex', por funkciigi artifaritajn
lingvojn; sed la dosiero enhavas, nia-cele, nur komenton dirantan
'Esperanto'. Pro tio mi elpensis ke mi eble donos al la ConTeXt
projekto (ĉe firmao en Nederlando) la fruktojn de mia laboro.

Vere la ĉefa malfaciligo rilate Esperanton estas elekti 8-ŝanonan
tipkodon, kaj mi estas iom kontenta pri mia elekto.

Nun, por la ConTeXt-a funkciigo, mi bezonas esperantigojn de
kelkaj frazpartoj. Mi skribos alian fojon pri tio.
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your reply will be screened

    Your IP address will be recorded 

  • 0 comments