Barry SCHWARTZ (Barijo ŜVARC) (chemoelectric) wrote,
Barry SCHWARTZ (Barijo ŜVARC)
chemoelectric

Ho, mi ŝanĝas la 'menson' pri enigmetodo

Mi ekkomprenis kiel uzi la softvaran UTF-8-enigmetodon de ConTeXt-o. Mi ankaŭ duone komprenas ke tio havas avantaĝojn rilate PDF-produktadon. Ekzemple, oni povas meti, en PDF-ojn, informojn krome al la precipa teksto, do oni bezonas apartan traktadon de la enigkodo.

Mi trovas ke estas malfacile funkciigi Latinajn Modernajn tipojn kune kun eolingvo, do mi eble lasos kiel defaŭlto texnansi-kodon. Mi verŝajne ne bezonas E-on kaj matematikajn tipojn samtempe, ĉiukaze. Se mi ne bezonas matematikon, mi ne devas uzi la Knuth-ajn desegnojn. Mi anstataŭe uzu pli belajn, pli legeblajn signojn, preskaŭ ĉiam.

(Ne ordonu min meti la ĉapelan supersignon malalte sur la ĥ, kiel almenaŭ unu el miaj libroj havas ĝin, por ke la circumflekso tranĉas tra la 'h', sed la linioj povas esti pli proksime al unu alia. Mi volonte pagos pro la pli blankaj paĝoj. Oni memoru memorigi min, 'Bojo, donu al la Interreta Orakolo brulitajn oferojn'. Mi donos al la Orakolo Big-Mac-on, brulitan ekstere sed verŝajne glaciiĝan interne.)

Ĝisdatigo: Mi trovis per ekzemplo ke, uzanta la ConTeXt-an UTF-8-metodon, oni ricevas supersignojn faritajn de TeX-o. Tio sufiĉas, speciale ĉar Knuth desegnis liajn tipojn por tiaj supersignoj.
Subscribe
  • Post a new comment

    Error

    Anonymous comments are disabled in this journal

    default userpic

    Your reply will be screened

    Your IP address will be recorded 

  • 0 comments