ke mi diris malprave. Tamen nun ĝi funkcias bone. Mi ankaŭ diris ke mi
ne povis funkciigi la Latinajn Modernajn tiparojn uzante kodon
eolingvo, do mi bezonus uzi alian kodon (texnansi aŭ Cork), kiu ne
enhavas niajn supersignajn literojn. Sed mi riparis tiun problemon,
kiu rilatis al tiparo-nomoj.
Ili, kiuj laboris multe kun TeX, scias ke TeX suferas ofte de tia
problemo.
Ili, kiuj ne scias pri TeX, eble volas scii ke kodoj kaŭzas problemojn
ĉar TeX ne povas uzi Unikodon interne. Pro tio oni devas uzi kodojn
similajn al Latin-1, Latin-2 ktp, krom ke homoj kutime uzas kodojn,
kiuj utilas pli bone kun TeX. Tamen neniu el la kodoj enhavas niajn
supersignajn literojn. Tial mi inventis mian propran kodon, kiun mi
nomas eolingvo.