November 24th, 2006

Minotaur: Kiel saluti Minotauxro

Rakonteto / A little story

Profesoro de zoologio N. tre ne amis, kiam la studentoj malfruis al la komenco de la lekcio kaj tiam, interrompante sian legadon, li ĉiam esprimadis sian malplezuron al la malfruinta studento. Unu fojon, kiam la profesoro legis pri ĉevalo, eniris en la legejon iu malfruinta studento. Al la miro de la studentoj, kontraŭ sia kutimo la profesoro nenion diris al la studento kaj daŭrigis sian legadon. Fininte la legadon pri ĉevalo, li diris:

‘Nun, sinjoroj, post la “ĉevalo” ni transiru al la “azeno”,’ kaj, turninte sin al la malfruinta, li diris, ‘Mi petas, sidiĝu.’

‘Ne maltrankviligu vin, sinjoro profesoro,’ respondis la studento, ‘mi povas aŭskulti azenon ankaŭ starante.’


Professor of zoology N. very much disliked when students came in late at the beginning of the lecture, and when that happened, interrupting his teaching, he always expressed his displeasure to the late student. One time, when the professor was lecturing about the horse, into the lecture hall came a late student. To the wonderment of the students, against his custom the professor said nothing to the student, and continued his lecture. Finishing his teaching about the horse, he said:

‘Now, sirs, after the “horse” we move on to the “ass”,’ and, turning to the late student, he said, ‘Please, be seated.’

‘Do not fret, Professor,’ responded the student, ‘I can listen to an ass also while standing.’